Meta (firmao)

Meta
Meta Platforms, Inc.
publika kompanio • firmao pri teknologio • komputilreta servo vd
Dum 29-a de julio 2004 - nekonata/nuntempe
Jura formo Delaware corporation
Fondintoj Mark Zuckerberg • Eduardo Saverin • Dustin Moskovitz • Chris Hughes • Andrew McCollum vd
Sidejo Menlo Park
Lando Usono
Estr(ar)o Mark Zuckerberg
Dungitoj 58 604 (stato: 31-a de decembro 2020)
Agokampo programaro • Messenger • FacebookInstagramWhatsApp • Meta pixel • Facebook Custom Audience
ISIN-kodo US30303M1027
Posedata de Mark Zuckerberg • Dustin Moskovitz • Eduardo Saverin • BlackRockMark Zuckerberg • Dustin Moskovitz • Eduardo Saverin vd
filiaj kompanioj Reality Labs • Facebook (Israel) • WhatsApp LLC • Facebook Ireland Limited • Onavo • Novi Financial • PlayGiga • Beat Games • Mapillary • Oversight Board • Cassin Networks ApS • Instagram • Facebook AI Research • Facebook Overseas, Inc • Facebook International Operations Limited vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Meta Platforms, Inc., antaŭe Facebook, Inc.,  estas usona transnacia firmao kun ĉefsidejo en Menlo Park, Kalifornio. La kompanio posedas la sociajn retojn Facebook, Instagram kaj tujmesaĝilojn WhatsApp kaj Facebook Messenger, kaj la porteblan komputikfirmaon Oculus. La firmao estis fondita en la mezo de 2004, proksimume duonjaron post la establado de la socia retejo Facebook, kiun ĝi posedas. La retejo estis fondita de Mark Zuckerberg, Eduardo Severin, Dustin Moscovitch, Chris Hughes kaj Andrew McCollum dum ili estis studentoj en Universitato Harvard, la 4-an de februaro 2004.

La ĉefa enspezo de la firmao venas de reklamoj en la servoj kiujn ĝi posedas same kiel de ĝiaj reklamoj enkonstruitaj en retejoj de la tuta mondo, sed parto de ĝia enspezo ankaŭ venas de aliaj produktoj, kiel la virtuala donacbutiko aŭ virtualaj kreditservoj por apoj, kiel FarmVille. La firmao estas unu el la kvin Grand-Tekaj firmaoj (angle Big Tech) - la plej grandaj informteknologiaj firmaoj en Usono.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne